2011-06-16
En la 15-a de junio okazis en Astano, ĉefurbo de Kazaĥio, la 11-a Konferenco de la Estrara Konsilio de Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). La konferencon ĉeestis ĉina prezidanto Hu Jintao kaj estroj de Rusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio.
Ĉi-jare estas la 10-a datreveno de la fondiĝo de ŜKO. La konferenco difinis la temon "Retrorigardi la pasintecon, perspektivi la estontecon, kondensi la komunan konon kaj firmigi la unuiĝon". En ĝi la ŝtatestroj resumis atingojn kaj disvolvajn spertojn de ŜKO en la pasintaj 10 jaroj, profunde analizis internacian kaj regionan situaciojn kaj faris planon pri la disvolvo de ŜKO en la venontaj 10 jaroj.
Post la konferenco la ŝtatestroj de la membrolandoj de ŜKO subskribis la "Astanan Deklaracion de la 10-jara Datreveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo" kaj kune akceptis intervjuon de raportistoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
|