2011-06-16
La 5-an de junio la Pekina Novaĵo raportis, ke laŭ la Blanka Libro pri Ĉinaj Luksaĵo kaj Turisto la vojaĝantoj el la ĉina ĉeftero pli multe elspezis ol tiuj el aliaj landoj en butikumado en 2010.
La papero de la Hurun-raporto publikita en la 14-a montris, ke la konsumo de vojaĝantoj el la ĉina ĉeftero konsistigis 17% de la globa butikuma merkato, kaj je 91% kreskis kompare kun tiu en 2009.
Estis la unua fojo por Ĉinio okupi la unuan lokon en la konsuma indekso, post ĝi estas Rusio kun 16%, Japanio kaj Usono respektive kun 5% kaj Indonezio kun 4%.
Horloĝoj kaj juveloj estis en la antaŭaj vicoj de la listo pri la produktoj plej ŝatataj de la ĉinaj vojaĝantoj, sekve estis vestoj kaj laŭmodaj akcesoraĵoj.
Redaktoro: Chen Ji
|