2011-06-16
Vespere de la 15-a de junio laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Moskvon kaj komencis ŝtat-aferan viziton al Rusio. Li ankaŭ ĉeestos al la 15-a Sant-Burga Internacia Ekonomia Forumo.
Dum la vizito, Hu Jintao intervidiĝos kun rusaj prezidanto Dimitri Medvedev kaj ĉefministro Vladimir Putin. Ili resumos spertojn kaj fruktojn akiritajn dum divolviĝo de la du landoj en la pasintaj 10 jaroj, determinos disvolvan direkton en la venontaj 10 jaroj kaj planos regionajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Rusio. La du flankoj profunde interŝanĝos opiniojn pri komune zorgataj problemoj internaciaj kaj regionaj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|