2011-06-17
La 16-an de junio ĉina prezidanto Hu Jintao kaj rusa prezidento Dmitry Medvedev interparolis en Kremlo de Moskvo, ĉefurbo de Rusio.
Ĉi-jare estas la 10-a datreveno de la Ĉina-Rusa Traktato pri Bona Najbareco, Amikeco kaj Kunlaboro. La dulandaj ŝtatestroj ĉiuflanke resumis la disvolvajn rezultojn de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la pasintaj 10 jaroj kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri disvolviĝo de la dulandaj interrilatoj en la venontaj 10 jaroj.
Post la interparolo ili ĉeestis subskriban ceremonion pri kunlaboraj dokumentoj de la du landoj, subskribis "Komunan deklaracion de Ĉinio kaj Rusio pri Nuna Internacia Situacio kaj Gravaj Internaciaj Problemoj", publikigis "Komunan deklaracion de Ĉina kaj Rusa Ŝtatestroj pri 10-jara Datreveno de la Ĉina-Rusa Traktato pri Bona Najbareco, Amikeco kaj Kunlaboro" kaj kune intervidiĝis kun raportistoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
|