2011-06-17 Parizo portas la kromnomon Subtera Urbo kun siaj kloakoj projektitaj de inĝeniero Eugène Belgrand. La kloakoj de Parizo kun longeco de ĉ. 2400 kilometroj konsistigas la subteran tubaron destinitan por kolekti kaj forkonduki precipe pluvakvon kaj akvon uzitan de diversaj agadoj de la homoj vivantaj en Parizo, ĉefurbo de Francio.
Krom siaj funkcioj supre menciitaj, la kloakoj de Parizo fariĝis ankaŭ turisma vidindejo de la urbo. Alirejo al ĝi estis malfermita al la publiko ĉe maldekstra bordo de la Sejno, piede de la ponto Alma. La muzeo de la kloakoj de Parizo ĉiujare akceptas ĉ. 95 mil vizitantojn, proponas malkovri la historion kaj la funkcion de la reto de la kloakoj en Parizo.
Tiu ĉi muzeo konsistas el unu salono de fotoj pri la historio de la kloakoj de Parizo kaj unu salono de projekcio, kiu povas akcepti samtempe 20 personojn.
(el http://french.news.cn/environnement/)
Redaktoro: Wang Lihua
|