2011-06-17
David Garnham, brita civitano, lastatempe trovis strangan arbon, kiu multe similas al homa vizaĝo. La arbo malkovrita de David Garnham, loĝanto en Suffolk, timigas la infanojn de ĉirkaŭaĵoj.
La arbo, kun alteco de ĉ. 21 metroj, similas al perturbita vizaĝo de homo kun la okuloj kaj la buŝo. Verdaj lianoj formas unu langon malsupre de la buŝo.
David Garnham eksplikis ke la arbo rememorigas al li la misformitan vizaĝon de pentraĵo de Edward Munch. Tiu ĉi stranga malkovraĵo ilustras la misteron kaj belecon de la naturo. La arbo rememorigas ankaŭ altkreskan salikon en la filmoj Harry Potter.
La lokanoj ne hezitas kvalifiki ĝin kiel arbon la plej malbelan kaj la plej strangan de la lando kaj eĉ de la mondo.
(el http://french.news.cn/photo/)
Redaktoro: Wang Lihua
|