Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina kompanio konstruos havenon en Kajmana Insularo
2011-06-17

    Ĉefministro de la Cayman-insularo subskribis kun la ĉina kompanio, kiu promesis financi kaj konstrui havenon en la urbo Gorge-Town, ĉefurbo de Kajmana Insularo.

 

    La 15-an de junio laŭ la informoj el la registaro de Kajmana Insularo la ŝtat-poseda Ĉina Kompanio pri Havena Inĝenierado konstruos havenan dokon en la najbara testuda farmo, krom tio la kompanio komencos la inĝenieradon pri renovigado kaj pligrandigado de la kajo ĉe la marbordo.

 

    McKeeva Bush, ĉefministro de Kajmana Insularo, diris, ke li deziras, ke antaŭ novembro estu subskribita la kontrakto pri la financa subtenado de la ĉina kompanio kaj ĝia desegnado por la tri projektoj. La registaro ne diris, kiom da mono la projektoj kostos.

 

    La Ĉina Kompanio pri Havena Inĝenierado nun ankaŭ respondecas pri la projekto de 400 milionoj da usonaj dolaroj por ripari stratojn en Jamaica.

 

Redaktoro: Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng