2011-06-20 Ŝtata Administracio pri Religiaj Aferoj diris sabate en sia deklaro, ke estas tute senbaza la reta aserto, ke arestiĝis Shi Yongxin, la nuna abato de Templo Shaolin, pro vizito al prostituitino en majo.
"Ni serioze kondamnas la famon, kiu ne nur misfamigis Shi, sed ankaŭ damaĝis la figuron de la fama sanktejo kaj eĉ reputacion de ĉina budhismo," diris la deklaro.
La administracio alvokis religiajn figurojn, budhismo-kredantojn kaj retumantojn ne kredi nek disvastigi la famon.
(Redaktoro: Liu Zijia) |