La 19-an de junio en la 5-a Forumo pri Biologia Industrio, Komitato de Ĉina Farmakopeo diris, ke nun jam komenciĝis la ellaborado de la Ĉina Farmakopeo 2015. La nova versio starigos pli seriozan kriterion pri medikamentoj kaj entenos 800 novajn specojn da tradiciaj ĉinaj medikamentoj, tamen ne entenos tiujn faritajn el raraj sovaĝaj animaloj kaj plantoj pereontaj por protekti tiujn vivestaĵojn en Ĉinio.