2011-06-20
La 19-an de junio miloj da francoj de ĉina deveno kaj elmigrintaj ĉinoj en Francio faris manifestacion kontraŭ perfortaj agoj, kaj por plibonigi socian sekurecon.
La manifestacio kun la temo "sekureco, rajto" estas aprobita de la pariza polico. Laŭdire, la manifestacion kaŭzis unu publika sekureca afero okazinta en loĝejo de ĉinoj en Parizo. Tiam unu ĉino, provanta registri akcidenton ataki ĉinon per sia poŝtelefono, estis serioze batita kaj ĝis nun li ankoraŭ restas senkonscia en hospitalo. Tial, la lokaj ĉinoj decidis organizi manifestacion kontraŭ la perfortaj agoj.
En junio de la pasinta jaro, la ĉefaj ĉinaj sociaj organizoj de Francioj okazigis manifestacion kun la temo "Kontraŭ perforto, por sekureco".
Redaktoro: Li Jianhua
|