2011-06-21
 Fukuŝima nuklea centralo post katastrofo |
La seriozeco de Fukuŝima Nuklea Centralo de Japanio akcelas Internacian Atomenergian Agentejon (IAEA) organizi kunvenon por modifi traktaton pri nuklea sekureco.
IAEA organizos 5-tagan kunvenon kaj tiam la ĉeestontaj ŝtatoficistoj el pli ol 150 landoj diskutos, kiel pli sekurigi la nuklean centralon estontece.
IAEA publikigos raporton pri Fukuŝima Nuklea Krizo en la kunveno, kaj laŭdire, en la raporto IAEA kritikos, ke Japanio ne obeis koncernajn regulojn por fari ĝustan trakton post okazo de Fukuŝima nuklea katastrofo, kaj opinios, ke Japanio ne obeis la plur-tavolajn preventajn rimedojn, kaj ankoraŭ ne tiris lecionon el la pasintaj nukleaj akcidentoj en cunama regiono.
La Fukuŝima Nuklea katastrofo estas la plej serioza nuklea akcidento en la mondo post la Chernobyl nuklea akcidento en Ukrajno.
Redaktoro: Li Jianhua
|