2011-06-21
 Shi Chengtai |
Lasttempe aprobite de UEA ĉina veterana e-isto Shi Chengtai eniris en Ĵurion de Fondaĵo de Grabowski, kiu konsistas el tri personoj nome Ulrich Lins, Istvan Ertl kaj Shi Chengtai. Ĉijare Shi Chengtai fariĝis ano de la ĵurio kiel anstataŭanto de la japana e-isto s-ro Mine Yositaka, kiu en la pasinta jaro estis la membro de la ĵurio kaj ĉifoje demisiis pro sanstato.
Shi Chengtai alinome Sceto esperantistiĝis en la jaro 1957, en sekvaj jaroj li konstante verkis en Esperanto. Liaj verkoj aperis en multaj esperantaj revuoj Heroldo de Esperanto, Monato, Hungara Vivo, Voĉo, Fonto, Esperanto, La Gazeto k.s. La Premio Grabowski estas speciala premio, kiu celas subteni la tutmondan esperantan kulturon, precipe por originala kaj tradukita beletro. La premio estas nomita laŭ Antoni Grabowski kaj estas atribuata fare de la Fondaĵo Antoni Grabowski de Universala Esperanto-Asocio.
Redaktoro: Chen Ji
|