La 21-an de junio je nul horo kaj 13 minutoj en la Xichang-a Satelita Lanĉa Centro Ĉinio sukcese sendis la sateliton Zhongxing-10 en la difinitan transigan orbiton de la kosmo per la transporta raketo Changzheng 3-B.
Zhongxing-10 estas telekomunika satelito uzata por radio-dissendo kaj telekomunikado. Ĝi estas farita de la Ĉina Akademio de Spaca Teknologio sub la Ĉina Korporacio de Spaca Scienco kaj Teknologio, kaj servos 15 jarojn laǔ plano.