Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Li Dazhao, unu el la ĉefaj fondintoj de la Komunista Partio de Ĉinio
2011-06-21


Tombo de Li Dazhao en la publika tombejo Wan’an 

 

    La tombo de Li Dazhao kuŝas en la publika tombejo Wan'an. La tombejo kun areo de 2200 kvadrataj metroj kaj ĉirkaǔita de pinoj troviĝas piede de la Xishan-monto en Pekino. Sur la griza granita steleo legeblas gravurita surskribo de ĉina gvidanto: "Kamarado Li Dazhao estas plej frua marksisto kaj unu el la ĉefaj fondintoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Li estis senlime lojala al la liberiga afero de la ĉina popolo, al marksisma kredo kaj al la revolucia perspektivo de la proletaro. Lia brava kaj sindediĉema spirito en kreo kaj disvolviĝo de la komunista movado donis brilan ekzemplon por la revoluciuloj."

 


Li Dazhao 

 

    Li Dazhao naskiĝis la 29-an de oktobro 1889 en Laoting, Hebei-provinco de Ĉinio. En 1907 li komencis lernadon en la Beiyang-a Speciala Lernejo pri Leĝoj kaj Politiko en Tianjin. Diplomiĝinte en 1913, li venis al Japanio kaj lernis politikon en la Waseda Universitato. Ĥaoso de la socio kaj malfacila vivo maltrankviligis Li Dazhao por la sorto de la ŝtato kaj popolo, kaj havigis al li rezerviĝeman kaj firman karakteron. En 1915 japanaj imperiistoj faris "21 artikolojn" celantan pereigon de Ĉinio. Li Dazhao aktive partoprenis en la protesta batalo de ĉinaj studentoj en Japanio. Li redaktis telegrafaĵon "Averto al la tutlandaj popolanoj", kiu estis cirkuligita en la tuta Ĉinio, kaj pro tio li fariĝis fama patrioto. En 1916 li revenis al Ĉinio kaj servis kiel direktoro de biblioteko de la Pekina Universitato kaj profesoro pri ekonomiko. Li aktive ĵetis sin en la Novan Kulturan Movadon kaj fariĝis elito de la movado.

 

    En 1917 eksplodis en Rusio la Oktobra Revolucio. La triumfo de la rusa socialisma revolucio ege inspiris Li Dazhao. Li sinsekve publikigis en "Nova junulo" kaj "Ĉiusemajna komentario" artikolojn kaj prelegojn: "Komparo pri franca kaj rusa revolucioj", "Venko de popolamaso", "Venko de bolŝevistoj", "Mia koncepto pri marksismo" por diskonigi la Oktobran Revolucion, marksismon kaj leninismon, ekspliki signifon de la Oktobra Revolucio kaj kanti ĝian venkon. Pro tio li fariĝis pioniro de ĉina komunismo kaj persono, kiu plej frue diskonigis marksismon en Ĉinio.

 

    Komence de 1920 Li Dazhao kaj Chen Duxiu interkonsentis, ke ili agados respektive en Pekino kaj Ŝanhajo por prepari la fondiĝon de KPĈ. Marte de la sama jaro Li fondis en la Pekina Universitato la unuan ĉinan societon por esplori teoriojn de marksismo, kies membroj inkluzivas Deng Zhongxia, Gao Junyu kaj aliajn junajn intelektulojn kun komunisma penso. Li ankaǔ multfoje intervidiĝis en Pekino kun reprezentantoj de la Komunista Internacio. Aǔtune de la sama jaro sub lia gvido oni fondis en Pekino fruan organizon de KPĈ kaj Pekinan Socialisman Junularan Ligon. Krome Li faris diskonigon kune kun Chen Duxiu en Ŝanhajo por akceli la fondiĝon de KPĈ. En julio de 1921 okazis la 1-a Tutlanda Kongreso de KPĈ , kiu anoncis fondiĝon de KPĈ.

 

    Post fondiĝo de KPĈ Li Dazhao respondecis pri laboroj de KPĈ en norda Ĉinio. En la 3-a kaj la 4-a kongresoj de KPĈ Li elektiĝis kiel membro de la Centra Komitato de KPĈ. De 1922 ĝis la komenco de 1924 Li ofte vojaĝis al diversaj lokoj de Ĉinio kaj multfoje intertraktis kun Sun Jatsen en la nomo de KPĈ por starigi revolucian unuecan fronton. Januare de 1924 Li Dazhao ĉeestis la 1-an Tutlandan Kongreson de Kunmintango pri Kunlaboro de Kunmintango kaj la Komunista Partio kaj estis difinita de Sun Jatsen kiel unu el la 5 membroj de la kongresa prezidantaro. Li partoprenis en redaktado de la kongresa deklaracio kaj estis elektita kiel membro de la plenuma komitato de la centra komitato de Kunmintango. Poste li servis kiel gvidanto de la du partioj en norda Ĉinio kaj faris gravan kontribuon por kunlaboro de la du partio.

 

    Dank' al organizado kaj gvidado de la kompartio de norda regiono de Ĉinio, kies estro estis Li Dazhao, vigle disvolviĝis en la regiono batalo kontraǔ imperiismo kaj feǔdismo. La revolucia aktivado de Li Dazhao kaǔzis malamon de nordaj militaristoj. Ili donis ordonon aresti Li Dazhao. Koluziinte kun imperiistoj, militaristo Zhang Zuolin arestis Li Dazhao kaj aliajn pli ol 80 revoluciulojn en Pekino la 6-an de aprilo 1927. En malliberejo Li Dazhao suferis kruelegajn torturojn, tamen li ĉiam strikte gardis partiajn sekretojn kaj restis fidela kaj malcedema. La 28-an de aprilo malgraǔ forta opono kaj kondamno de la publikaj opinioj la registaro de la nordaj militaristoj mortigis Li Dazhao kaj aliajn 20 revoluciulojn en arestejo de Pekino. Siatempe Li estis nur 38-jara.

 

Redaktoro: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng