Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao: Antaŭ 2013 la pensia sistemo kovros urbajn kaj kamparajn loĝantojn
2011-06-21

 

    Laŭ la informo de Novaĵ-agentejo Xinhua ĉina ĉefministro Wen Jiabao devontigis sin al akcelado de la plenumado de la provaj pensiaj sistemoj por urbaj kaj kamparaj loĝantoj por atingi la tutan kovradon de tia sistemo antaŭ 2013.

 

    La 20-an de junio Wen Jiabao faris paroladon en la kunveno pri la plenumado de la provaj sistemoj. Unu el la sistemo estas por urbaj loĝantoj kaj la alia por la kamparaj.

 

    La pensia sistemo por la urbaj loĝantoj jam prove funkciis en 2009, tamen ankoraŭ ne estas tute plenumita.

 

    Dank' al la du sistemoj la asekuritaj loĝantoj povas ricevi minimume 55 juanojn (8.46 usonaj dolaroj) kiel pomonata pensio, ili ankaŭ povas ricevi pli multan pension el sia imposto, kiam ili atingas la aĝon de 60-jaroj.

 

    La praktikado de la du sistemoj kiel "la terrompa paŝo" por la ĉina registaro, kiu klopode plenumas tutan kovradon pri la asekuro. Wen Jiabao diris: "La deziro de ĉinoj pri la plibona zorgo al la maljunaj personoj fine realiĝos en la antaŭvidebla estonteco."

 

    Laŭ Wen Jiabao, la du sistemoj profitigas malalt-enspezan popolojn kaj estas utila por mallarĝigi la enspezan distancon, altigi la socian justecon kaj helpi la iradon de urbiza proceso de la lando.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng