Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
44 mortis en aviadila kraŝo en norda Rusio
2011-06-21

    44 homoj mortis kiam la pasaĝeraviadilo Tu-134 kraŝ-alteriĝis en Karelio, norda respubliko de Rusio, loka mediato raportis en mardo, laŭ informoj el la Ministerio pri Urĝa Situacio.

 

    Krome, 8 homoj, kiuj severe vundiĝis en la akcidento estis senditaj al lokaj hospitaloj, laŭ la raporto de la novaĵ-agentejoj RIA Novosti kaj Itar-Tass.

 

    La ministerio diris, ke en la aviadilo fluganta de Moskvo al Petrozavodsk estis 43 pasaĝeroj kaj 9 deĵorantoj. La akcidenton supervivis 8 homoj, inkluzive de unu infano kaj unu deĵoranto. La akcidento okazis je 11:55 nokte de lundo laŭ la moskva tempo.

 

    La novaĵ-agentejo diris, ke la aviadilo apartenanta al la aerlinia kompanio Rusaero tute detruiĝis kaj kaŭzis fajron dum la alteriĝo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng