2011-06-21 Laŭ la informo farita de esperanto-urbo en la 21-a de junio, Esperanto-grupo, kunlaborantoj, amikoj, klubanoj de la Interkultura Centro Herzberg partoprenis en la tradicia festmarŝo dum la pentekosta popolfesto en la Esperanto-urbo Herzberg.
La bone organizita grupo kun la flagoj, varbombreloj, ktp. inter multaj aliaj kluboj, asocioj, muzikistoj, estis laŭte anoncita, bele prezentita de la organizantoj kaj vigle salutata de lokuloj laŭ la marŝvojo tra la urbo.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|