2011-06-22
Joyce Jonathan, juna aŭtoro-komponistino-interpreto el Francio, komencis sian turneon sur la ĉeftero de Ĉinio pasintsemajne, post haltado en Taibei kaj Hongkong. Krom francaj kantoj, ŝi kantis ankaŭ en la ĉina lingvo dum koncerto kiu okazis pasintsemajne en Pekino.
"La mandareno estas lingvo tre grava kaj tre muzika," deklaris Joyce Jonathan al ĉinaj amaskomunikiloj en gazetara konferenco okazinta lastatempe.
Efektive, ŝi sekvis kursojn pri mandareno en la aĝo de 15 jaroj kiam ŝi lernis en mezlernejo. Ŝiaj gepatroj, kiuj parolas mandarene, ofte vojaĝas al Ĉinio por la laboro ekde la juna aĝo. La unua frazo, kiun ŝi lernis, estas "zhongguo hen da" (Ĉinio estas tre granda), ŝi diris kun rideto.
(el http://french.news.cn)
Redaktoro: Wang Lihua
|