Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Urbo kolektas anglan tradukon de versduo
2011-06-22

 

    Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, publike petas la anglan tradukon de versduo de la domego Daguanlou.

 

    "Por levi la eksteran figuron de la urbo Kunming, montri ĝian riĉan kulturan heredaĵon, konstrui Kunming kiel internacian influan kulturan urbon tut-azian kaj faciligi la komunikadon kun Sudorient-Azio, Sud-Azio kaj la tuta mondo, ni petas la anglan tradukon de la versduo de la domego Daguanlou el la tuta socio," diris Cai Zhiyue, direktoro de la Reta Informa Oficejo de la kunming-a registaro.

 

    Cai aldonis, ke en la estonteco ili okazigos similajn aktivadojn por traduko al la lingvoj franca, vietnama kaj birma.

 

    La 180-vorta versduo, verkita de Sun Ranweng en la dinastio Qing (1644-1911), priskribas la pejzaĝon de Kunming kaj la historion de Yunnan.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng