Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Renkontiĝo en Darmstadt
2011-06-23


Darmstadt nokte 

 

    De la 2-a ĝis la 5-a de junio 2011 kvar reprezentantoj de la Breŝa Esperanto-Grupo partoprenis en la tradicia renkontiĝo de la ĉielira semajnfino inter ĝemelurbaj Esperanto-grupoj, organizita ĉi-jare de la Esperanta grupo en la scienca urbo Darmstadt. Ĉi-jare tiu renkontiĝo koincidis kun la Eŭropa Semajnfino, aranĝita ĉiujare de la Darmurba Komunumo kun invito al la ĝemelaj urboj.

 

    Kunvenis inter 40 kaj 50 geesperantistoj el la grupoj de Darmstadt kaj Frankfurto (DE), Breŝo, Troyes (FR), Alkmaar (NL) kaj Tata (HU). La kultura programo de la esperantista renkontiĝo interplektiĝis kun tiu de la publikinstanca, kaj antaŭvidis: klasikmuzikan koncerton de internacia kvinopo el svisa konservatorio, viziton al grandega farbprodukta industrio, viziton al asparaga farmbieno (kun memprovo de rikoltado), voĉmuzikan koncerton de la Alkmaara horuso "Malvo".

 

    La esperantistoj partoprenis en la tradicia arbarpromenado "Grenzgang", kies itinero eblis renkonti standojn de la ĝemelurboj de Darmstadt: Alkmaar, Breŝo, Chesterfield, Saanen, Trondheim, kun lokaj tradiciaj gustumaĵoj kaj muziko. Ĉe siaurba stando la breŝaj esperantistoj renkontis la skabenon kaj funkciulojn de la Komunumo, kaj ilin regalis per Esperanta inform- kaj lernmaterialo.

 

    La urbon ili vizitis gvide de la ĉeforganizanto Detlef Hausser, kiu majstre kaj detalece priskribis la arkitekturon, la topografion kaj la historion (eĉ geologian) de la vizititaj urbopartoj.

 

    Dum la internacia vespero, kies ĉefa ero estis la menciita horusa koncerto de "Malvo", altiris atenton la lumbildprezento de Breŝo kaj iaj tipaj trajtoj, disvolvita la sprita sed preciza maniero. Dum la internacia vespermanĝo ĉefrolis la diversnaciaj fromaĝoj, kies frando interkonatigis proprajn kaj alies saporojn.

 

    La tre zorgema organizado de la paro Detlef kun Susanne Warmuth, helpita de Maria Merla kaj de la aliaj darmurbanoj, igis la aranĝon vere uzeblan eĉ se unuavide la programo ŝajnis plentopita de interesaj eroj.

 

    Nun Breŝo eniris la rondon de tiuj ĝemelurboj kunrenkontiĝantaj (antaŭe la aranĝo okazis inter la grupoj de Darmstadt, Troyes, Alkmaar kaj Tata): estas dezirinde, ke ankaŭ en la venontaj jaroj breŝanoj partoprenu tiun ĉieliran semajnfinon... Ĝi vere indas!

 

(Kontribuo de Luigi Fraccaroli)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng