Inaǔguriĝis en Ŝanhajo ekspozicio de poŝtmarkoj memore al la 90-a datreveno de fondiĝo de KPĈ
2011-06-23
La 22-an de junio la ekspozicio de poŝtmarkoj memore al la 90-a datreveno de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) inaǔguriĝis en la Ŝanhaja Memormuzeo de la Kunvenejo de la 1-a Kongreso de KPĈ.
La eksponaĵoj konsistas ĉefe el poŝtmarkoj pri liberigitaj regionoj kaj tiuj emisiitaj post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Ili montras la gloran travivaĵon de KPĈ en la pasintaj 90 jaroj.