2011-06-23
 Zhang Xilong, vicdirektoro de la Internacia Departemento de la Ĉina Turisma Administracio |
La 22-an de junio delegacio de la Ĉina Turisma Administracio al Aŭstralio okazigis aktivadon en Sidnejo por diskonigi la projekton "Turismo pri Ĉina Kulturo", kiun ĉeestis oficistoj el la Ministerio pri Turismo de Aŭstralio kaj aliaj 200 koncernaj reprezentantoj de la du landoj. Laŭ Zhang Xilong, vicdirektoro de la Internacia Departemento de la Ĉina Turisma Administracio, la temo tiujara de ĉina turismo estas "Ĉina Kulturo". La projekto kiel parto de komunikado de la "Ĉina Kultura Jaro en Aŭstralio" celas prezenti turismon pri ĉina kulturo al la turisma kampo de Aŭstralio kaj al ĝia popolo.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|