2011-06-23
La Japana Meteorologia Agentejo diris, ke la 23-an de junio je 6:51 a. m laŭ la loka tempo 6.7-magnituda tertremo okazis en Honshu-insulo de Japanio. La tertrem-fokuso situas je 20 km sub la maro ĉe Iwate kaj Aomori.
Cunama alarmo pri antaŭvidataj ondoj de 50 centimetroj estis sendita al la pacifika marbordo de Iwate-regiono. La alarmo finiĝis en 7:47 a. m. laŭ la loka tempo.
NHK (Japana Brodkasta Korporacio) diris, ankoraŭ ne venis raportoj pri vunditoj, mortintoj kaj pri proprietaĵaj perdoj. La funkcio de la alt-rapideca Shinkansen ne estis influita. Ankaŭ ne troviĝas malnormalaj signoj en la proksima regiono de nuklea centralo de Aomori.
Redaktoro: Chen Ji
|