Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Han Huiying, memorinda tibeta medicinistino (I)
2011-06-24


Han Huiying en sia oficejo 

 

de LIAO YI

 

    Dum adiaŭado oni ne imagis, ke Han Huiying neniam revenos! La 3an de julio, 2010, pro serioza malsano Han Huiying ne povas ne forlasi sian hejmlokon, la altebenaĵon Yushu, tiam oni opiniis, ke ŝia forlaso estas nur ordinara vojaĝo.

 

    Han Huiying, filino de tibeto, estis direktorino de la Yushu-a Popola Hospitalo de Qinghai-provinco kaj sekretario de la Partia komitato de la hospitalo. Ŝia vivo finiĝis en la aĝo de 48-jaroj.

 

    En pli ol du monatoj ŝi vivis en ambulancoj

 

    La 14-an de aprilo, 2010, kiam forta tertremo atakis Yushu de Qinghai-provinco, Han Huiying turmentata de alergia purpurao, hipertensio, kardiopatio, iktera hepatito kaj ascito estis kuracata en Xi'ning, centojn da kilometroj fore de sia hejmloko. Informiĝinte pri la tertremo, ŝi tuj eltiris la nadlon de pogutigilo, post duonhoro ŝi jam estis sur la vojo reveni hejmlokon.

 

    Yan Jincai, vicprezidanto de la hospitalo diris: "Post la tertremo la komunikado interrompiĝis, tamen je la 9-a matene kiam la komunika signo reaperis, mi tuj ricevis la telefonon de Han. En la telefono ŝi diris: 'Insistu, mi nun estas survoje hejmreveni.' Ŝi kaj demandis pri la situacioj de Yushu kaj la hospitalo kaj aranĝis la urĝajn taskojn de la hospitalo."

 

    Je la deka horo vespere Han Huiying post veturado de pli ol 800 kilometroj aperis antaŭ siaj kolegoj.

 

    La kuracisto Danzhou Lamao diris: "Kiam ni vidis ŝin, ni trankviliĝis."

 

    La senprecedenca katastrofo alportas al Han Huiying kaj ŝiaj kolegoj neimageblajn malfacilojn. Post sia atingo al Yushu Han Huiying eĉ ne havis sian propran tempon, sinsekve venis al ŝi laboroj: direktado de kuracado, organizo de transportado de vunditoj kaj medicinaĵoj, malŝarĝado de materialoj, vizitado al la laborantoj por konsolado, konstruado de portempa manĝejo, aranĝado kontraŭ epidemioj kaj preparado por rekonstrado de la hospitalo.

 


Han Huiying (la unua de dekstre) kaj ŝiaj kolegoj 

 

    Dank' al ŝia aranĝo la hospitalo Tianzhou-a Popola Hospitalo sekure evakuis pli ol 500 pacientojn, laborantojn kaj iliajn parencojn. En tri tagoj post la tertremo la hospitalo kuracis 3400 personojn kaj transportis pli ol 400 gravevunditojn. Ankaŭ dank'al ŝia klopodo la hospitalo en tre mallonga tempo ree eklaboris kaj plenumis la preparan taskon kun sia para kunlaboranta hospitalo de Fangcang-a Hospitalo de la Ji'nan-a Milita Regiono...

 

    Ŝiaj kolegoj diris: "Ankaŭ ŝi estas unu el la plagitaj loĝantoj kaj perdis la hejmon. En pli ol du monatoj post la tertremo ŝi vivis en la malvarma kaj malvasta ambulanco, en tiuj tagoj la ambulanco estis ŝia hejmo. Ŝi foje refoje surgrimpis kaj eniris en danĝeraj konstruaĵoj... Kie troviĝis malfacilo, tie ŝi venis." "Kiel ajn malfacila estas la situacio, ŝi ĉiam estas kun rideto kaj kuraĝigis la kolegojn. En tiuj tagoj tra la fenestro de ambulanco mi ofte vidis, ke ŝi perfuzis sin ene, ĉar ŝi suferas alergian purpuraon, kaj tiu malsano postulas, ke la suferantoj devas multe atenti la nutran ekvilibron de manĝaĵoj, tamen tiutempe mankas al ŝi legomoj.

 

    Han Suying kun tiel seriozaj malsanoj konstante kaj longtempe laboris kaj vivis en tiaj malfacilaj kondiĉoj, la rezulto estis imagebla.

 

    Fine de junio recidivis ŝia alergia purpurao. Komence de julio Han Huiying falis en komaton pro la komplikaĵo de pluraj malsanoj. Oni ne povas ne transporti ŝin al la Kvara Popola Hospitalo de Qinghai. Tie en la sekvanta tago la hospitalo anoncis al ŝiaj parencoj la danĝeran sanstaton, kaj ŝi estis tuj transportita al Pekino por kuracadon. Tamen matene de la 23-a de aŭgusto en Pekino Han Huiying forlasis la mondon.

 

    Yu Guoying, direktoro de la fako pri hepat-malsanoj de la Kvara Popola Hospitalo de Qinghai, diris: "Enhospitaligita, ŝi estis diagnozita suferi kronikan seriozan hepatiton B, kaj aperis prostracia simptomo en ŝia hepato. Troa laco kaŭzis la serioziĝon de la malsanoj. Kiam oni volas transporti ŝin al Pekino por kuracado, ŝi ne volas, ĉar estas "tro malproksima". Mi scias, ke ŝi opinias, ke Pekino estas tiel fora de Yushu.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng