Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Internacia Energia Agentejo uzos strategian petrolan rezervon por stabiligi prezon
2011-06-24

 

    La 23-an de junio, la Internacia Energia Agentejo kun la ĉefstabejo en Parizo anoncis, ke en la venonta monato, la agentejo uzos 60 milionojn da bareloj da strategia petrola rezervo por kompletigi malsufiĉan provizon kaŭzitan de milito en Libio, por stabiligi la prezon kaj protekti la reprosperiĝan tendencon de la monda ekonomio.

 

    Tiu ĉi estas la 3-foja uzado de strategia rezerva petrolo de tiu ĉi agentejo. La unua fojo okazis dum la Golfa Milito en 1991, la dua fojo post okazo de Uragano Katrina en Usono en 2005.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng