Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Funkcios alt-rapida trajno inter Pekino kaj Ŝanhajo
2011-06-24

 

    La 21-an de junio la Ĉina Ministerio de Fervojoj diris, ke en la 30-a de junio oficiale ekfunkcios la alt-rapida fervojo liganta Pekinon kaj Ŝanhajon. La biletoj ekvendiĝis je la 9-a a.m. de la 24-a de junio.

 

    Laŭ anoncoj de la ministerio, la biletoj por la dua-klasa sidloko de la trajnoj kun rapideco de 300 kilometroj po horo (k.p.h.) je 555 juanoj (85.38 usonaj dolaroj) vendiĝas, kaj tiu por la komerc-klasa de la sama trajno –je 1750 juanoj. La prezo por dua-klasa bileto de la trajnoj kun rapideco de 250 k.p.h estas 410 juanoj kaj la unuaklasa -- 650 juanoj.

 

    La 1318-kilometra ferovojo, kiu provfunkciis en la 11-a de majo, estas ekspektata evidente mildigi la transportan premon inter la du metropoloj kaj akceli la disvolvon kaj transregionajn ekonomiajn kunlaborojn.

 

    63 paroj da trajnoj kun la rapideco de 300 kph potage estos sur la tiu fervojlinio, tia rapideco je 4 horoj kaj 48 minutoj mallongigos la vetur-tempon kompare kun la antaŭaj trajnoj. Krome aliaj 27-paroj da trajnoj kun rapideco de 250 k.p.h en malpli ol 8 horoj finos la veturon, tio du horojn mallongigos la vojaĝon kompare kun la nuna alt-rapidaj trajnoj.

 

    Ĉinio kostos 2.8 duilionojn da juanoj por disvolvi la konstruadon de la fervojoj en sekvaj kvin jaroj, tio altigos la totalan fervojretan longecon ĝis 120 000 kilometroj.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng