Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao intervidiĝis kun hungara ĉefministro
2011-06-27

 

    La 25-an de junio laŭ loka tempo en Butapeŝto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun hungara ĉefministro Viktor Orbán kaj la du flankoj atingis gravajn interkonsentojn pri ĉin-hungaraj interrilatoj. Wen Jiabao diris, ke kvankam la du landoj kaj la mondo multe ŝanĝiĝis, tamen amikeco inter Ĉinio kaj Hungario neniom ŝanĝiĝis. La du flankoj komprenis unu la alian, respektis respektivan disvolvan metodon, fondis solidan politikan interkredon kaj pligrandigas laboradon. Ĉinio volas fortigi komunikadon kun Hungario por kune trakti defion, vivigi la rilatojn kaj akiri sukcesan frukton.

 

    Orbán esprimis, ke la granda sukceso de ĉina disvolviĝo pri ekonomio kaj socio tre kuraĝigas Hungarion kaj donis konfidencon al ĝi. Hugario alte taksis la rilatojn kun Ĉinio kaj volas profundigi amikan kunlaboron en diversaj kampoj sur la bazo de reciproka respekto.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng