Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Rakontoj pri Yang Shanzhou (II)
2011-06-27

de CHENG SANJUAN

 

    Oazo anstataŭu dezertajn montojn

 

    Post forpaso de maljunulo Yang Shanzhou, mi refoje vizitis la forstokulturan centron de Daliang-montaro. Enirinte en la centron, mi estis tuj kaptita de okulfrapa slogano sur muro: “Faru dezertajn montojn oazo kaj fluigu dolĉan fonton sur povra grundo". Tiea laboranto konigis al mi: “Jen la celo, al kiu strebis nia malnova sekretario Yang Shanzhou dum pli ol 20 jaroj post emeritiĝo, kaj ankaŭ portreto fidela al lia deziro fari ion realan al la samvilaĝanoj en la lasta periodo de la vivo.”

 

    La hejmo de Yang Shanzhou sidas en la vilaĝo Doupo en la urbeto Yaoguan ĉe la piedo de Daliang-montaro. En sia infaneco, li ofte sekvis la patrinon por kolekti sovaĝajn legomojn kaj drogherboj en la montaro, kaj poste ilin vendi en bazaro. Antaŭe, tie prosperis altaj arboj, kaj en la periodo, kiam oni grandskale faris ŝtalon, la prosperaj arboj estis forhakitaj grandkvante, poste malriĉaj lokanoj grandskale detruis arbaron por ekspluati dezerton, do la origine verda Daliang-montaro fariĝis kalva kaj la tieaj rojoj senakviĝis. “Se tio daŭros, kiel vivos niaj posteuloj?” maltrankviliĝis Yang Shanzhou pro serioza detruo de ekologio.

 

    Antaŭ la emeritiĝo, Yang Shanzhou faris surlokan enketon en Daliang-montaro. Informiĝinte, ke li hejmen revenos por planti arbojn, samvilaĝanoj konsolis al li: “Plantu arbojn aliloken, ĉi tie ne kreskas eĉ sovaĝaj ĉerizujoj.” Tamen, li revenis finfine. En la sama tago de sia emeritiĝo, Yang Shanzhou atingis kun pakaĵo sur la dorso la valon Huangni plej proksiman al Daliang-montaro. Surŝultre aŭ perĉevale alportinte grenon kaj pakaĵon al Dashuigan je 14 kilometroj fore de ŝoseo, ili starigis tie portempajn kabanojn. En profunda nokto furiozis ventego kaj la simplaj kabanoj estis detruitaj, sekvis giganta pluvego, ili devige sin kaŝis sub seloj. Tiele, Yang Shanzhou kaj liaj kolegoj komencis sian penigan entreprenadon.

 


Yang Shanzhou en la de li kulturita arbaro 

 

    Fari Daliang-montaron arbo-maro bezonas grandan kvanton da arbidoj. Sed de kie venigi ilin sen mono? Pro tio Yang Shanzhou rompis al si la kapon. En longa tempo li kaj liaj arbokulturistoj kun iloj serĉis ĉie arbidojn. La lastaj tiel mankis al ili, ke li devige transplantis dekojn da siaj miniaturaj arboj en vazoj al Daliang-montaro. Poste, tiuj antaŭe hejme instalitaj deodaroj, umeujoj, ginkoj k.a. plenforte ĉerpis nutron en la montaro. Hodiaŭ tiuj arboj en korto jam kreskis al ĝisĉielaj arbegoj en Daliang-montaro.

 

    Por havigi al si arbo-semojn, Yang Shanzhou eĉ ilin kolektis surstrate. Eksa sekretario de regiona komitato de la kompartio kolektis frukto-semojn forĵetitajn, tio faris sensacion en la regiono Baoshan. Tamen, al tio indiferenta estis Yang Shanzhou. Pro manko de mono, li faris ĉian ŝparadon. “Kion oni pensis pri tio, ke eksa sekretario de regiona komitato de la kompartio kolektis surstrate frukto-semojn, kiujn oni forĵetis?” iu lin demandis. “Tio estas ilia sinteno. Kaj mi ne trovis netaŭga tion, ke mi havigis al mi semojn sen elspezi monon,” li respondis.

 


Funebro pri Yang Shanzhou 

 

    Oni vere spertis grandan bonfaron de arbarokulturado far Yang Shanzhou dum senprecedenca trosekeco okazinta en printempo de 2010. La trosekeco daŭranta duonjaron serioze malhelpis la loĝantojn de diversaj lokoj de Yunnan-provinco en akvotrinkado, sed dolĉa fontakvo fluas hejme de la loĝantoj en Shidian-gubernio najbare de Daliang-montaro, kaj la fonto de la akvo venas el la arbarejo Daliang-montaro. Sekve de pliboniĝo de flaŭro sur Daliang-montaro, pli kaj pli abundas fontakvo en montarbaro, kaj najbaraj vilaĝaj komitatoj instalis tubon por konduki akvon el la arbarejo al diversaj hejmoj de la vilaĝanoj, kiuj ne plu maltrankvilas pri akvoprovizado.

 


Kuraĝigite de la spirito de Yang Shanzhou, oni aktivas en arbo-plantado. 

 

    Dum la 20 jaroj, kiam li servis kiel senpaga respondeculo de la arbarejo Daliang-montaro, Yang Shanzhou akceptis jenan unikan rekompencon, t.e. manĝaĵa subvencio de 70 juanoj ĉiumonate. Sekve de altiĝo de la prezoj, la arbarejo altigis la subvencion de 70 juanoj al 100 juanoj en 1996. Fine de 2009 la komitato de la urbo Baoshan kaj la urba registaro atribuis al Yang Shanzhou premion pro lia konstanta kontribuado, kaj donis al li unufoje premion je 200 mil juanoj. En majo de 2010 Yang Shanzhou donacis duonon de la sumo al la Unua Mezlernejo Baoshan kaj la reston al konstruado de la vilaĝoj najbaraj de la arbarejo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng