2011-06-28
La 1-a de julio ĉi-jare estos 5-jara datreveno de ekfunkcio de la Qinghai-Tibeta Fervojo. La fervojo kun longeco de 1956 kilometroj komenciĝas oriente de Xining, Qinghai-provinco, kaj finiĝas okcidente en Lhasa. Ĝi ekfunkciis la 1-an de julio 2006 kaj estas altebenaĵa fervojo plej altaltituda kaj plej longa en la mondo.
En la pasintaj 5 jaroj post sia ekfunkcio la fervojo transportis pli ol 41 milionojn da pasaĝeroj kaj pli ol 180 milionojn da tunoj da varoj. Ĝi forte akcelis rapidan disvolviĝon de ekonomio kaj socio de Qinghai kaj Tibeto.
Redaktoro: Niu Xueqin
|