2011-06-28 Ĉinio establis nacian laboratorion por hibrid-riza esploro sabate en centra Hunan-provinco, por kultivi rizon kiu povas alporti 15 tunojn da produkto sur ĉiu hektaro.
La esploron gvidos Yuan Longping, Zhu Yingguo kaj Xie Hua'an, plej eminentaj sciencistoj en kultivo de hibrida rizo.
Ĉinio kultivis riz-varion, kiu povas produkti ĉirkaŭ 900 kilogramojn da grajnoj sur ĉiu mu-o. " Por atingi pli altan nivelon, esploristoj kombinos konvenciajn hibrid-metodojn kun molekulaj teknikoj," diris Yuan, membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierioj kaj ĉefo de la laboratorio.
Hibrida rizo sur ĉiu hektaro averaĝe produktas 7.2 tunojn da grajnoj, je 1.4 tunoj pli multe ol la tradiciaj varioj. Ĉirkaŭ 600 milionoj da hektaroj de rizkampoj en Ĉinio estas kultivitaj per hibrida rizo, aŭ 57 procentoj de la totalo.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|