Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio denove malfermis la grotaron de Mogao post inundoj
2011-06-28


La grotaro de Mogao en Dunhuang (Foto de arkivoj) 

 

    La grotaro de Mogao en Dunhuang, unu de la tri naciaj trezoroj de budhisma arto, denove malfermiĝis al la publiko post la gravaj inundoj, kiuj atakis la provincon Gansu en nordokcidenta Ĉinio.

 

    Post plurtagaj penaj laboroj, la digoj estis rekonstruitaj kaj la trafiko refunkcias al ĉiuj turismaj lokoj de la urbo Dunhuang. Ankaŭ elektro-provizado kaj servo de telekomunikado estis reentreprenitaj, montris merkrede proparolanto de la urba registaro de Dunhuang.

 

    En la urboj de Jiuquan kaj de Zhangye en la okcidenta parto de la provinco estis ĝenerale malmulte da pluvoprecipitado, dependanta ĉefe de akvo de la glacia vertoĉapo de la montaro Qilian.

 

    Sed fortaj pluvegoj atakis la provincon ekde la 15-a de junio. En Dunhuang, la inundoj submergis la fervojojn, detruis gravan ponton, domaĝis transportadon kaj elektro-provizadon.

 

    Dunhuang estas konata turisma urbo, kie situas la grotaro de Mogao, nomata ankaŭ per la grotoj de Mil Budhoj, la unua ĉina loko enmetita en la listo de la mondaj heredaĵoj de Unesko de post la jaro 1987.

 

(el http://french.news.cn/culture)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng