Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Seminario markinda la 40-an datrevenon de la vizito de Kissinger al Ĉinio
2011-06-28

 

    Estas kvardek jaroj post la sekreta vizito de la usona eksa ŝtata sekretario Kissinger al Ĉinio. La 27an de junio pli ol 100 diplomatoj kaj kleruloj kolektiĝis en Pekino por partopreni la seminarion celebre la plenumado de laboro de la misio, kiu pavis la vojon por renovigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.

 

    "Estas tre kortuŝa por mi veni en tiu domo refoje," Kissinger diris, matene de la 27-a post la eniro en Diaoyutai-hotelo.

 

    Kissinger faris la sekretan viziton al Ĉinio en julio 1971, tio, li diris, celis por "restarigi kontrakton kun la lando meze de la historio de Azio, kun kiu Usono en 20 jaroj ne havis alt-nivelan kontrakton."

 

    Lia vizito metis fundamenton por la terrompiga vizito de tiama usona prezidanto Richard Nixon al Ĉinio en 1972 kaj la starigado de la Ĉin-Usonaj diplomataj rilatoj.

 

    Ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo en la seminario diris: "Antaŭ kvardek jaroj ĉinaj gvidantoj Mao Zedong kaj Zhou Enlai kune kun Nixon kaj Kissinger malfermis la pordon por Ĉin-Usonaj rilatoj."

 

    Dai diris: "Tio markis la starton de la historia ĉapitro de plibonigo kaj disvolvo de Ĉin-Usonaj rilatoj kaj havis tre pozitivan kaj profundan influon en la dulandaj rilatoj."

 

    Dai diris, ke la du landoj devas memori la klopodadon fare de kelk-generaciaj gvidantoj kaj diplomatoj kaj trakti la Ĉin-Usonajn rilatojn laŭ la "strategia kaj longtempa perspektivo."

 

    Dai alvokas al Ĉinio kaj Usono malfermi la vojon, sur kiu landoj kun diferencaj sistemoj, historioj kaj kulturoj vivos en paco por komuna disvolvo.

 

    Kissinger diris: "Kvankam troviĝas malfaciloj en niaj rilatoj, la spirito -- kunporti nin kune, devas gvidi niajn agadojn al estonteco." Li konfidis, ke la du landoj certe transiros siajn diferencojn.

 

    La 88-jara Kissinger estas optimisma al la estonteco de la Uson-Ĉinaj rilatoj. Li diris: "40 jarojn kunlaboris Ĉinio kaj Usono, mi deziras, ke tio estas la komenco de la pli granda kunlaboro."

 

Redaktoro: Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng