Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ministerio restas firma pri minimuma imposto-sojlo
2011-06-29

    La Ministerio de Financo kvazaŭ decidis fiksi sian proponitan sojlon de la individua enspezo-imposto, malgraŭ ripetaj respondoj el la publiko por altigi la minimuman nivelon kaj redukti la impostan ŝarĝon dum prezaltiĝo.

 

    Hong Hu, adjunkto de direktoro de la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj sub la Tutlanda Popola Kongreso, diris al leĝfarantoj en la 27a de junio, ke la dua skizo de la impostoleĝo restos ĉe la sojlo de 3,000 juanoj (463 usonaj dolaroj) dum la plej malalta imposto-elcento malpliiĝos de 5% al 3%.

 

    Pli ol 70 procentoj da salajruloj povos profiti de la reduktiĝo de elcento de enspezo-imposto je 2 procentoj.

 

    Laŭ la nuna regularo, individuoj, kies monata salajro estas malpli ol 2,000 juanoj, ne bezonas pagi enspezo-imposton.

 

    La diskutita propono kaŭzis 240,000 respondojn el 83,000 homoj. Nur 15 procentoj de la respondoj aprobis la ŝanĝiĝojn, dum plejmulto malaprobis kaj proponis altigi la sojlon al almenaŭ 5,000 juanoj por trakti la larĝiĝantan diferencon inter riĉeco kaj malriĉeco kaj kreskantajn prezojn.

 

    La konsuma prezindico de Ĉinio kreskis je 5.5 procentoj en majo kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro - la rekordo de tri jaroj - tio estas granda premo sur familioj kun malalta enspezo, laŭ la Nacia Buroo de Statistiko.

 

    Zhu Yongxin, membro de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj renoma edukisto, kritikis la skizon, dirante, ke ĝi malatentis la publikajn opiniojn.

 

    Observanto el Hongkong Lau Pui-king komparis la impostan sistemon de la ĉeftero kun tiu de Hongkong, dirante, ke la registaro devas konsideri la imposto-ŝarĝon, inkluzive de prezoj, por ekvilibrigi la enspezon de la ŝtato kaj aĉetoforton de la popolo.

 

    Leĝofarantoj ankaŭ urĝis la registaron ne nur enfokusigi la sojlon, sed ankaŭ fari ampleksajn ŝanĝojn al la strukturo de la imposto, kaj antaŭenpuŝi la reformon de la imposta sistemo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng