2011-06-29 De Fu Tian
La 17-an de junio por celebri la 90-jariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio, dekoj da jurnalistoj el amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj vizitis Memorigan Muzeon pri Revolucio en Yan'an, historia urbo en Shaanxi-provinco, retrorigardante historion de la Partio.
La muzeo konsistas el fina stacio de la Longa Marŝo, gvida centro de la batalo kontraŭ Japanio, novdemokratia eksperimenta zono ktp. Per multaj malnovaĵoj, fotoj, pentraĵoj kaj skulptaĵoj la ekspozicio prezentis la brilan historion de Ĉinio sub gvidado de prezidanto Mao kaj Centra Komitato de la Komunista Partio 13 jarojn en Yan'an.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
 Pentraĵo: Solena Ceremonio de la Fondo de Nova Ĉinio |
|
 La tablo sur kiu prezidanto Mao skribis la faman poemon Ĝinjuanĉun. Neĝo |
|
 Klarigisto eksplikis la kvanton de membroj de la Partio. |
|
 Eksterlanda ĵurnalisto kantis popolkanton de Shaanxi-provinco. |
|
 Mapo de la Longa Marŝo. |
|
 La fotilo kaj pistolo uzitaj de marŝalo He Long. |
|
 Skulptaĵoj en la muzeo. |
|