2011-06-29
La turisma industrio de Kanado klopodas por allogi pli da ĉinaj turistoj far livero de bonkvalitaj produktoj, asertis Greg Klassen, vicprezidanto respondecanta pri la strategio de promocio kaj komunikado de la Commission canadienne du tourisme (Turisma Komisiono de Kanado).
Kanado lanĉis ĉi-jare kampanjon titolitan "Say hello to Canada" (diru saluton al Kanado), destinita por prezenti Kanadon al la ĉinoj, montris s-ro Klassen dum intervjuo farita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo dum la unua datreveno de la subskribo de la interkonsento pri turismado de Ĉinio kaj Kanado.
"Ni esperas, ke tiu ĉi kampanjo donos deziron al multnombraj ĉinaj vojaĝantoj malkovri kaj koni Kanadon, kaj ke la kampanjo incitos ĉinajn turistojn viziti Kanadon," deklaris s-ro Klassen, aldonante, ke la kampanjo daŭros ĝis aŭtuno de 2011.
Kompare kun la ciferoj de la pasintaj jaroj, la nombro de ĉinaj turistoj al Kanado multe kreskis de post la subskribo de la interkonsento farita de Ĉinio kaj Kanado en la 24-a de junio 2010. Laŭ la donitaĵoj de la Turisma Komisiono de Kanado, la nombro de vojaĝantoj al Kanado efektivigitaj far la ĉinaj vojaĝantoj altiĝis je 21,3% en 2010.
Krome, la informoj publikigitaj de la Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio montras, ke ĝenerale la ĉinaj turistoj estas kontentaj pri la turismaj produktoj liveritaj de Kanado, malgraŭ kelkaj plendoj koncernaj al la prezoj de aviadilaj biletoj.
S-ro Klassen konfesis, ke la aviadilaj biletoj kare kostas, sed li opinias, ke la tarifoj pli malaltiĝos post kiam aviadaj kompanioj kunligos la servajn liniojn inter Ĉinio kaj Kanado.
Alie, s-ro Klassen opinias, ke por liveri plej bonajn servojn al la ĉinaj vizitantoj, Kanado ankoraŭ havas multon por fari, kiaj garantii servojn en la ĉina lingvo kaj proponi pli da pladoj adaptitaj al la manĝaj kutimoj de la ĉinoj.
(el http://french.news.cn/environnement)
Redaktoro: Wang Lihua
|