2011-06-29
 La 28-an de junio ĉina ĉefministro Wen Jiabao, akompanate de germana ĉefministro Angela Merkel, revuis la honoran gvardion en la bonveniga ceremonio en Changcellery en Berlino.
|
La 28-an de junio Ĉinio kaj Germanio subskribis kontraktojn kun valoro de 15 miliardoj da usonaj dolaroj, la du grandaj eksportlandoj ankaŭ difinis la celon duobligi siajn pojarajn komercajn nogocojn antaŭ 2015.
Ĉina kaj germana ĉefministroj Wen Jiabao kaj Angela Merkel partoprenis en la subskriba ceremonio en Berlino.
Unu el la plej granda kontrakto de la ceremonio estas aĉeto fare de Ĉino pri 62 aviadiloj A320 el Airbus-kompanio.
Estis subskribitaj aliaj kontraktoj, inkluzive de projekto de elektra aŭto inter Volkswagen kaj ĝia partnero la Unua Aŭtomobila Fabriko kaj la fabriko en Foshan, Ĉinio.
Volkswagen subskribis kontrakton ankaŭ kun la Ŝanhaja Aŭtomobila Industria Korporacio, Daimler kaj la Pekina Benz-Aŭtomobila Kompanio faris kontrakton pri investo al novaj produktoj, motoroj kaj esplora kaj disvolva centro.
Ankaŭ serioj da ŝtat-al-ŝtataj kunlaboraj projektoj pri fuelo, financo kaj medio estis subskribitaj.
Redaktoro: Chen Ji
|