Ĉinaj ŝtataj gvidantoj partoprenis en la festo por la 90-jariĝo de KPĈ
2011-06-30
La 29-an de junio ĉina prezidanto Hu Jintao kaj aliaj ĉinaj altrangaj gvidantoj partoprenis en la festo por celebri la 90-jariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj rigardis artan prezentadon kune kun ĉ. 5 mil spektantoj.
Pli ol 1500 artistoj de la lando prezentis kantojn kaj dancojn kun la temo "Nia Flago" en la Granda Popola Halo.
La 1-a de julio estos la 90-a datreveno de la fondiĝo de KPĈ.