2011-06-30
La 26an de junio Ĉinio lanĉis la unuan militan video-ludon "Glora Misio", enretan unu-personan pafad-ludon kunesploritan de la Nankina Milita Regiono sub la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj la kompanio Giganta Interaktiva Grupo bazita en Ŝanhajo.
Simila al usona ludo "Devo-voko", ĝi sekvas soldaton partoprenantan en batala manovro kun kodo "Glora Misio".
La ludo estas dividita en tri partojn: baza trejno, individua tasko kaj teama batalo. Ĝi servas kiel la trejna ilo por soldatoj de la Popola Liberiga Armeo kun la celo sperti veran vivon de rekruta kampadejo kaj akiri sciojn kaj lertaĵojn en virtuala medio.
La prova versio finiĝis en aprilo, kaj la fina versio publikiĝis en la 20a de junio.
Dezajnistoj elektis usonajn trupojn kiel la ĉefan malamikon en la ludo.
(Redaktoro: Liu Zijia) |