Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Sukcesa renkonto en bulgara monakejo
2011-06-30


Partoprenantoj en la aranĝo 
 

Ljubomir Trifonĉovski (maldekstre) tenas mane la librojn de Cvetan Lalov.  

 

    Dum tri tagoj, 24-26 junio 2011, en la korto de la monaĥejo "Sankta Profeto Ilija" ĉe la vilaĝo Strupec (regiono de Vraca) pendis la Esperanta flago: sukcese pasis la Esperanto-renkontiĝo tie, kun ĉeesto de trideko da samlingvanoj el la tuta Bulgario.

 

    La abato Pimen en sia prediko por la partoprenantoj rememorigis ke la 24a de junio estas ne nur la Tago de la suno, akvo kaj kuracaj plantoj laŭ la popolkalendaro, sed ankaŭ la naskiĝtago de Johano Baptisto laŭ la eklezia kalendaro.

 

    En la programo sekvis prezento de "Literatura Foiro", "Femina", "Heroldo de Esperanto" kaj "Bulgara Esperantisto", gvidata de Ljubomir Trifonĉovski, tio evoluis al diskuto pri la stato de la Esperanta gazetaro kaj ties perspektivo.

 

    La sabatan tagon prelegis Ivan Uzunov – pri la kuracaj plantoj kaj ties utiligo por prevento de malsanoj, produktado de medikamentoj kaj memkuracado. Raja Androvska prezentis multajn bildojn el Kenjo. Sneĵinka Angelova rakontis pri la historio de la monaĥejo, situanta en la regiono plena je belaj rokoj, kavernoj, pitoreskaj vidaĵoj kaj mezepokaj ŝtonaj preĝejetoj kun unikaj freskoj interne. La bulgara verkisto kaj esperantisto Cvetan Lalov promociis al siaj samlingvanoj sep proprajn porinfanajn librojn.

 

    Gratulojn al la organizanto, la Esperanto-societo "Sukceso" en Vraca.

 

(Kontribuo de Ljubomir Trifonĉovski)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng