2011-07-01
Ĉinio subskribis interkonsenton kun la eŭropa aviadilo-fabrikanto Airbus por aĉeti 88 aviadilojn de la familio A320, la ĉina aĉetanto diris en merkredo.
Laŭ la interkonsento subskribita marde en Berlino, Ĉina Holdinga Kompanio de Aviadaj Liveraĵoj aĉetos 46 el la entute 88 aviadiloj, kaj la restaj 42 estos liverataj al la kompanio pri financa luado sub la Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio.
La aĉeto kreskigos la aviadilan nombron de la lu-kompanio ĝis 110 de la nunaj 68.
La familio A320 konsistas el unu-koridoraj aviadiloj A318, A319, A320 kaj A321. Airbus akiris pli ol 7,000 mendilojn, kaj pli ol 4,700 aviadiloj estos venditaj al pli ol 330 aĉetantoj en la tuta mondo.
Entute 575 aviadiloj A320 estas funkciigataj en Ĉinio fare de 13 aerkompanioj.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|