Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto en la 4-a ALTE-konferenco en Krakovo
2011-07-01

 

    En la 4-a internacia ALTE konferenco, okazonta inter la 7-a kaj 9-a de julio en Krakovo, Pollando, UEA kaj la KER-ekzamenoj estos reprezentataj de Ilona Koutny kaj Renato Corsetti.

 

    La programo de la konferenco estas elŝutebla el la ALTE-paĝaro. En ĝia 37-a paĝo legeblas la mallonga prezento de UEA.

 

    http://www.alte.org/2011/documents/alte-krakow-2011-programme.pdf

 

    En la konferenco la agadon kaj rezultojn de UEA ni prezentas per anglalingva panelafiŝo, kiu ĵus pretiĝis.

 

    La panelojn aparte vi povas vidi ĉi tie.

 

    La partopreno de UEA en la altranga internacia kongreso de fakuloj pri lingvotestado kaj ekzamenado estas plia paŝo por oficiala agnosko de la ekzamensistemo kiun UEA kune kun la hungara lingvoekzamena centro ITK sukcese okazigas dise en la mondo.

 

    Vidu la sekvajn sesiojn. Por pluraj el ili baldaŭ finiĝos la aliĝebloj.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng