Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo kun d-ro Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA
2011-07-01

de Ivanka Stoyanova

 


Renato Corsetti

 

    Renato Corsetti estas unu el la plej famaj esperantistoj en nia movado kaj mi vere ĝojis kiam renkontis lin dum la 60-jariĝo de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) en Pekino, la 20an de majo 2011. Li plezure konsentis intervjui lin por EPĈ.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiam kaj kiel vi ekkonis Esperanton?

    Renato Corsetti: Mi ekaŭdis pri Esperanto, kiam mi estis 16-jara knabo en tendaro en Germanujo. Mi poste renkontis Esperanton kelkajn fojojn antaŭ ol aĉeti lernolibron kaj memlerni ĝin. Temis pri longa procedo, kiu bezonis proksimume 5 jarojn. Tiam mi interesiĝis pri lingvoj, de la svahila al la maoria, kaj do Esperanto estas perfekta por mi.

 

    Ivanka: Vi estas pli ol sufiĉe konata en Eŭropo, sed ĉi tiu intervjuo aperos en la reta El Popola Ĉinio, bv. pli detale prezenti vin al niaj legantoj

    Renato Corsetti: Mi naskiĝis en Romo de ekskamparanaj gepatroj transloĝiĝintaj al Romo por labori en industrioj. Tamen pro la dua mondmilito ili reiris al sia vilaĝo, sude de Romo, kie mi vivis ĝis kiam mi estis 11-jara. Poste mi revenis al Romo kaj daŭrigis la lernejojn tie inkluzive de la universitato. Mi unue studis ekonomion kaj laboris en banko. Poste mi studis lingvistikon kaj laboris en la universitato de Romo, el kiu mi ĵus pensiiĝis kiel profesoro pri psiĥolingvistiko.

    Mia nuna familio konsistas el mia edzino, Anna Lowenstein, ankaŭ konata en Esperantujo, kaj el miaj du filoj, Gabrielo kaj Fabiano, kiuj estas plenkreskaj kaj ekster la familia domo jam de kelkaj jaroj. Ni ĉiuj parolas inter ni ankaŭ en Esperanto.

 

    Ivanka: Ĉu laŭ vi Esperanto estas utila lingvo por internacia komunikado kaj kiel vi vidas ĝian estontecon?

    Renato Corsetti: Mi lernis Esperanton pro intereso pri lingvoj, sed mi restis en la movado pro intereso pri la politika potencialo de Esperanto, pro ĝia ebleco plibonigi la mondon. Mi pensas, ke ĝi estas la sola lingvo, kiuj igas malsamlingvanojn egaluloj. En difinitaj momentoj en la historio la parolantoj de grandaj lingvoj povas altrudi sian lingvon al aliaj, sed potencorilatoj en la mondo ŝanĝiĝas kaj novaj potencaj lingvoj aperas. Dume Esperanto restas ĉiam tie kiel atingenda idealo, kaj en ĉiu generacio renaskiĝas homoj, kiuj amas egalecon kaj sekve Esperanton.

    Ili antaŭenportos Esperanton ankaŭ en la estonteco. La demando pri egaleco ne mortos.

 

    Ivanka: En 2007 vi estis elektita kiel prezidanto de Itala Esperanto-Federacio. Bv. informi la legantojn de EPĈ pri la membraro kaj la aktivado de Itala esperantistaro. Kia estas via opinio pri E-movado en Eŭropo?

    Renato Corsetti: Itala Esperanto-Federacio zorgas pri disvastigo de Esperanto tra Italujo. Ĝi eldonas inform-materialon, sendas ĝin al la lokaj kluboj, aranĝas naciskalajn eventojn por konigi Esperanton. Evidente ĝi ankaŭ kolektas la kotizojn, eldonas la revuon kaj aranĝas kongresojn ĉiujarajn por la italaj esperantistoj. Ĝi agas iom malsimile al Ĉina Esperanto-Ligo, ĉar ĝi ne havas devojn al pli altaj registraj instancoj, ĝi ĉefe okupiĝas pri disvastigo de Espernato tra la lando kaj pri gvidado de italaj esperantistoj.

    Mi pensas, ke la Esperanto-movado en Eŭropo estis tre utila en la pasinta jarcento. Nun estas la momento de la Esperanto-movado en aziaj landoj iĝi la ĉefa agadopunkto de la monda movado.

 

    Ivanka: Laŭ mi via vivo estas dediĉita al Esperanto. Vi estas aktiva esperantisto, bv. rakonti pri via E-agado kaj aktivado, E-postenoj, kian rolon ludis Esperanto en via vivo, kiajn E-distingojn vi ricevis, en kiuj E- organizoj vi membras nun?

    Renato Corsetti: Fakte mi komencis okupiĝi pri Esperanto en miaj dudekaj jaroj kaj de tiam mi restis ligita al la movado. Mi estis aktiva je loka, landa kaj internacia niveloj. Mi ne scias, kiun el la tri niveloj mi preferas. Ankoraŭ nun mi instruas en mia loka grupo ĉiuĵaŭde kaj ĝuas tion.

    Mi estis prezidanto de TEJO, estrarano kaj prezidanto de UEA, estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio.

    Esperanto ludis grandan rolon en mia vivo, ĉar pere de ĝi mi konis la mondon en maniero, kiun mi ne estus povinta atingi per aliaj lingvoj. Krome mi trovis edzinon, kun kiu mi ankoraŭ parolas nur en Esperanto. Mia tuta vivo, iusence, turniĝas ĉirkaŭ Esperanto, des pli nun, kiam mi pensiiĝis el la normala laboro.

 

    Ivanka: Via filo studas en Pekino kaj vi ĉeestis la kunvenon okaze de la 60-jariĝo de ĈEL kiel honora gasto. Kia estas via opinio pri la vivo kaj E-aktivado en Ĉinio ?

    Renato Corsetti: Kiel mi diris, forta movado en Azio kaj aparte en Ĉinujo estas esenca en ĉi tiu jarcento. La problemo de la Esperanto-movado en la lastaj jardekoj ne estis la manko de akcepto de Esperanto en Bruselo, sed la manko de forta Esperanto-movado en Usono.

    Ni havu fortegan movadon en Ĉinujo, ĉar ĝi en la estonteco povos efiki al la tuta mondo.

 

    Ivanka: Vi estas profesoro de AIS kaj sekretario de AdE -- ĉu vi konigos nin pri la laboro de tiuj instancoj?

    Renato Corsetti: AIS, alivorte la Akademio Internacia de la Sciencoj, gvidas kursojn universitatnivelajn en Esperanto. En pluraj landoj ĝi apogiĝas al lokaj nacilingvaj universitatoj, kiuj gastigas la kursojn. Ĝi estas la kreaĵo de profesoro Helmar Frank, kaj ĝi agas precipe en Eŭropo.

    La Akademio de Esperanto, male, okupiĝas pri studoj rilate al la lingvo Esperanto. Ĝi kontrolas la evoluon de Esperanto, sed ankaŭ respondas al petoj de la publiko pri lingvaj demandoj. Ĝi oficialigas listojn de vortoj de tempo al tempo. Ĝi decidas pri dubaj lingvaj problemoj.

 

    Ivanka: Ĉu vi verkis, tradukis kaj eldonis E-librojn? Kiuj estas viaj plej ŝatataj E-libroj kaj aŭtoroj?

    Renato Corsetti: Jes. Dum mia vivo mi havis la eblecon eldoni librojn kaj artikolojn, sed ĝenerale temis pri lingvistikaj aŭ movadaj temoj neniam pri literaturo en la ĝenerala senco. Aliflanke, se temas pri ŝatoj, mi ŝatas poemojn. Mia plej ŝatata libro estas la estona Kalevipoeg en Esperanto aŭ kartvela mezepoka poemego "Kavaliro en tigra felo" .

 

    Ivanka: Ĉu vi havas hobiojn kaj kiaj ili estas?

    Renato Corsetti: Ĉefe Esperanton kaj promeni kun mia edzino.

 

    Ivanka: Kia estas via programo por 2011 kaj kiuj estas viaj deziroj kaj planoj por la sekvaj jaroj?

    Renato Corsetti: Laŭeble partopreni la Universalan Kongreson en Kopenhago. En la venontaj jaroj mi volus dediĉi min pli al lingvaj studoj, se la ĉiutagaj movadaj agadoj permesos tion al mi.

 

    Ivanka: Kian opinion vi havas pri la reta revuo El Popola Ĉinio kaj kiaj estas viaj proponoj, konsiloj kaj bondeziroj al niaj legantoj?

    Renato Corsetti: Mi havas tre altan opinion pri la reta "El Popola Ĉinio" kaj relative ofte mi havas okazon rigardi ĝin. Miaj bondeziroj al la redaktantoj estas: Daŭrigu tiel! Miaj bondeziroj al la legantoj estas: Esperanto estas tre bela kaj utila por plibonigi la mondon. Ĝi bezonas vin por esti konata. Faru la maksimumon, kion vi povas fari!

    Ivanka: Mi dankas al nia senlaca samideano Renato Corsetti pri la intervjuo kaj bondeziras al li firman sanon, multajn energion kaj sukceson en lia privata vivo kaj en disvastigo de Esperanto.

 


Desegno farita por la brazila ILEI-revuo 
 

La familio de Renato Corsetti- la edzino Anna Lowenstein kaj la filoj Gabriele Corsetti kaj Fabiano Corsetti. 
 

La tuta familio Corsetti hejme 
 

Renato Corsetti kun sia edzino Anna Lowenstein, tre fama esperantistino  
 

Renato Corsetti apud sia edzino Anna Lowenstein kaj la edzino de Fabricio Pennacchiette (dekstre) okaze de kunveno pri Clarence Bicknell en Bordighera, Italujo 

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng