2011-07-01
Marde la Ŝtata Inund-regada kaj Sekec-malstreĉiga Komandejo de Ĉinio (ŜISK) diris, ke ĉijare en la lando inundoj kaŭzis rektan ekonomian perdon de 43.2 miliardoj da juanoj (6.65 miliardoj da usonaj dolaroj).
Laŭ informoj de ŜISK ĉijare ĝis la 28-a de junio en Ĉinio almenaŭ 239 personoj perdis vivon en inundoj, krome 86 homoj perdiĝis kaj pli ol 36.73 milionoj da loĝantoj estis influitaj de la inundoj.
La inundoj difektis almenaŭ 106 500 domojn kaj plantojn de 1.16 milionoj da hektaroj.
Redaktoro: Chen Ji
|