2011-07-01
Ĉinio lanĉis sian kvaran censadon pri grandaj pandoj en danĝero. La esploro okazas en ĉiu deko da jaroj, informis la forstuma aŭtoritato de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio, grava loĝloko de raraj speciaj animaloj.
Tio estas la kvara censado pri grandaj pandoj en danĝero de post la jaro 1970. La ĉi-foja esploro ekis de la pasinta dimanĉo en la ŝtata naturrezervejo Wanglang de la urbo Mianyang, kie vivas la plej granda nombro da sovaĝaj grandaj pandoj en Ĉinio, anoncis lunde Yang Xuyu, oficisto de la forstuma administracio de la provinco.
Ĉ. 70 haŭlistoj partoprenas en la enketado kaj ricevas trejnadon en la naturrezervejo, kaj komencos sian mision du aŭ tri tagojn poste, aldonis Yang Xuyu.
La enketo devos esti finita en la komenco de julio, kaj post tio startos la censado de la ŝtato.
La haŭlistoj iros kolekti la ekskrementojn de grandaj pandoj por analizo de la deoksiri-bonukleata acido (DNA), tio permesas al la zoologistoj sekvi la spuron de la grandaj pandoj individuaj kaj taksi la precizan nombron de la grandaj pandoj, kiuj vivas en la naturo, eksplikis Chen Youping, direktoro de la administra buroo de la rezervejo.
La censado celas malkovri ne nur la nombron de sovaĝaj grandaj pandoj, sed ankaŭ la kondiĉojn, sub kiuj ili vivas, illiajn aĝojn kaj ŝanĝiĝojn de ilia loĝejo.
Laŭ la lasta censado farita antaŭ dek jaroj, Ĉinio posedis 1 596 sovaĝajn grandajn pandojn, 1 206 el ili vivis en la provinco Sichuan, inkl. de 230 vivantaj en la naturrezervejo Wanglang kaj en la najbaraj regionoj.
(el http://french.news.cn/environnement/2011-06/28/c_13953028.htm)
Redaktoro: Wang Lihua |