2011-07-04
 Vizitantoj en la tombejo de martiroj |
|
 Vizitantoj en la malnova sidejo de revolucia bazloko |
de LI XINGWEN
Jinggang-monto situas en la meza parto de Luoxiao-montaro ĉe la limo inter Hunan-provinco kaj Jiangxi-provinco en meza Ĉinio. En oktobro de 1927, Mao Zedong, Zhu De, Chen Yi kaj aliaj revoluciistoj gvidis la Ĉinan Laborist-Kamparanan Ruĝan Armeon tien kaj fondis la unuan revolucian bazlokon en kamparo de Ĉinio, kies centro estas Ninggang-gubernio. De tiam, Jinggang-monto ekbrilis en la historio kaj estas nomata "lulilo de la ĉina revolucio".
De la komenco de la kuranta jaro, multaj vizitantoj el Ĉinio kaj aliaj landoj veturis tien por fari sian turismadon. De januaro ĝis majo de 2011, la vizitantoj al Jinggang-monto kaj la enspezo de tieaj enirbiletoj kreskis je 40%.
Urbestro de Jinggangshan-urbo Mei Liming diris, ke unu el la gravaj kialoj de la turisma tajdo kuŝas en tio, ke ĉi-jare estas la 90-a jubileo de Komunista Partio de Ĉinio, kaj multaj personoj iris tien memore aktivadojn de revoluciaj antaŭuloj.
Kiam mi vizitis Jinggang-monton lastatempe, mi vidis, ke multaj vizitantoj ĉe la tombejo de martiroj faris ĵuradon kaj kun respekto rigardis la historiajn objektojn. Ĉiĉerono Liu Ting diris, ke de marto ĝis nun, la nombro de la vizitantoj kreskis evidente kaj ĉiumatene multaj vizitantoj atendas tie. Estro de la revolucia muzeo de Jinggang-monto Xiao Youhua diris, ke la vizitantoj al muzeo kreskis je 30% en aprilo.
|