2011-07-04 de ZHAI YUJIA
De majo de 1948 ĝis la fino de marto de 1949, gvidanto de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Ĉina Popola Liberiga Armeo (ĈPLA) Mao Zedong gvidis la ĉefstabejon de KPĈ kaj ĈPLA al Xibaipo, mont-vilaĝo de Pingshan-gubernio, Hebei-provinco, en norda Ĉinio, kaj tiel, la ordinara mont-vilaĝo fariĝis la "lasta kampara komandejo por liberigi la tutan Ĉinion" kaj fariĝis la komanda centro de KPĈ gvidanta la ĉinan popolon kaj ĈPLA kontraŭi la Ĉinan Kuomingtang kaj fondi la novan Ĉinion. De tiam, la mont-vilaĝo Xibaipo brilas en la historio de la ĉina revolucio pro sia speciala kontribuo.
Antaŭ kaj post la 1-a de julio, 2011 (la 90-a datreveno de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio), la vizitantoj torentas al Xibaipo. Ekstere de Xibaipo-memor-domo, la vizitantoj aŭ prezentas florojn al bronzaj statuoj de Mao Zedong kaj aliaj gvidantoj de la nova Ĉinio, aŭ fotas sin antaŭ la statuoj. En la memor-domo, la vizitantoj vidante la ekspoziciaĵojn, relernis la revolucian historion.
En tiu ĉi memor-domo ekzistas pli ol 2000 revoluciaj objektoj kaj multaj el ili estas la originalaj. La historiaj objektoj, dokumentoj, fotoj kaj aliaj materialoj sisteme kaj vive elmontras la revoluciajn aktivadojn de KPĈ kaj ĝiaj gvidantoj en Xibaipo. Laŭ laboranto de tiu ĉi memor-domo la nombro de vizitantoj al Xibaipo ĉi jare estas la plej granda en la historio.
 La malnova sidejo de la Centra Komitato de KPĈ |
|
 Statuo en la memorejo altiras atenton de vizitantoj |
|
 Armiloj uzitaj de ĈPLA |
|
 Fremdlandaj Studentoj el Afriko en Xibaipo |
Redaktoro: Zhao Xi kaj Li Jianhua |