Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio: 10 milionoj da turistoj trajne veturas al Tibeto
2011-07-04

 
 
 

 

    "Pli ol 10 milionoj da turistoj elektis preni trajnon funkciantan laŭ la Qinghai-Tibeta Fervojo por veturi al la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio, de post ĝia lanĉo al la trafiko en la 1-a julio de la jaro 2006, " deklaris jaŭde la loka aŭtoritato.

 

    "Sole en la jaro 2010 pli ol 6 milionoj da personoj vizitis la Tibetan Aŭtonoman Regionon, tio montras la kapablon de la Qinghai-Tibeta Fervojo en akcelo de turismado en la regiono," konigis Wang Songping, asistanta direktoro de la turisma buroo de la regiono.

 

    En la jaro 2010, 42% de la turistoj, kiuj vojaĝis en Tibeto, veturis al la regiono per trajno, tamen en la jaro 2006 nur 26% de la turistoj vojaĝis al Tibeto per trajno, aldonis s-ro Wang Songping.

 

    Laŭ s-ro Wang Songping, iuj turistoj elektis vojaĝi per trajno, ĉar la Qinghai-Tibeta Fervojo estas “la plej alta” de la mondo, pasante tra la montpasejo de la montaro Tanggula kun la altitudo de 5027 metroj super la marnivelo.

 

    La Qinghai-Tibeta Fervojo kun longeco de 1 956 kilometroj, interligas Lhason, ĉefurbon de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, kun Xining, ĉefurbo de la provinco Qinghai.

 

    Laŭ la 12-a Kvin-jara Plano de disvolviĝo de la ĉinaj ekonomio kaj socio, la Qinghai-Tibeta Fervojo estos disvastigita kaj ludos la rolon pli gravan en la akcelo de turismado en la regiono.

 

(el http://french.news.cn/environnement/2011-06/30/c_13958526.htm)

Redaktoro: Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng