Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Refunkcias E-retejo — Radio Aktiva
2011-07-04

 

    Lastatempe, post longtempa atendo kaj atento, ni refoje vizitas la E-retejon — Radio Aktiva. La retejo apartenas al Urugvaja Esperanto-Societo, la ĉefrespondeculoj estas Sonia Risso kaj Daniel Bebelacqua.

 

    En la saluton de Daniel:

 

    Saluton karegaj geamikoj!

 

    Sufiĉe da tempo pasis de la lasta fojo kiam nia retejo estis funkcianta kaj disponebla por vi… sed finfine ni revenis.

 

    Diversaj estis la kialoj, ĉefe teĥnikaj, sed tio jam ne gravas.

 

    Ni faras ankoraŭ la lastajn agordojn koncerne al la retejo kaj baldaŭ aperos la unua podkasto post nia longa paŭzo, sed dume la malnovaj podkastoj estas aŭdeblaj kaj elŝuteblaj; do se vi ankoraŭ ne aŭskultis iujn el niaj podkastoj, profitu nun, elŝutu kaj aŭskultu ilin kaj preitgu vin por la alveno de la novaj podkastoj.

 

    Via amiko,

 

    Daniel

 

    Radio Aktiva estas interreta radiostacio en Esperanto. Ĝi elsendas de la 21-a de septembro 2006, el Montevideo, Urugvajo. Komence, la programaro daŭras kutime inter 2 kaj 3 horoj kaj ripetiĝas dum la tago, kaj ŝanĝiĝas ĉiutage. La plimulto de la elsendo estas dulingva: en Esperanto kaj la hispana, kiel maniero diskonigi Esperanton inter la parolantoj de la hispana lingvo. Por aŭskulti la radion oni devas esti konektita al Interreto, ĉar oni aŭdos tion, kion la radiostacio elsendas en tiu momento.

 

    Poste, aldoniĝos la sistemo de Podkasto, por ke la aŭskultanto povos elŝuti la programon kaj poste aŭdi ĝin, sen bezono esti konektita al Interreto.

 

    Kvankam la Radio Aktiva apartenas al Urugvaja Esperanto Societo, sed inkluzivas informojn kaj novaĵojn de la tutmonda movado, kaj La programaro estas tre varia kaj inkluzivas diversajn programerojn laŭcele kaj laŭrubrike.

 

    En la fino de la jaro 2010, pro teknikaj problemoj, ni ne povas viziti ĝin normale, sed nun ĝi jam refoje funkcias normale! Baldaŭ oni legos, aŭskultos kaj vidos novajn programojn!

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng