2011-07-04
La 3-an de julio falis en Chengdu, Sichuan-provinco, pluvego akompanate de fulmoj kaj tondroj. Trafiko en kelkaj partoj de la urbo ne bone funkciis kaj multaj vojoj en Wenchuan estis rompitaj de koto-ŝtona fluo kaŭzita de la pluvego. Laŭ veterprognozo en la venontaj 3 tagoj falos plua pluvego en Sichuan. Meteorologia Buroo de Sichuan avertis, ke popoloj alte atentu plagon eble kaŭzotan de pluvego, tondro kaj koto-ŝtona fluo; atentu akumulitan akvon survojan kaj trafikan ŝtopon; atentu drenajn sistemojn en la urbo, kamparo kaj fiŝbreda lageto por esti preta pri eldrenado.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|