Partopreno en la urba festo iniciatita de Futura Ateliero (Zukunftswerkstatt) kaj aliaj lokaj asocioj, kluboj kaj grupoj sabate en la 9-a de julio, 2011.
La fama ŝlagro-kantisto el Hamburgo, Ralph Glomp akceptis nian inviton kaj kantos por la publiko en la germana lingvo kaj en Esperanto. Estos muziko, dancado, ludoj, Esperanto-infotablo kun prezentado, multo por manĝi kaj trinki.